Internacia Unio de Geologiaj Sciencoj

Internacia Unio de Geologiaj Sciencoj
scienca societo
internacia organizaĵo
scientific publisher (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1961 vd
Sidejo Pekino
Agareo

geologio

Membro de Internacia Konsilio de Scienco
Komitato pri Kosma Esplorado
Internacia Scienca Konsilio Redakti la valoron en Wikidata vd
Filioj Commission for the Management and Application of Geoscience Information (en) Traduki
Geoscience Education, Training and Technology Transfer (en) Traduki
Internacia Komisiono pri Stratigrafio
International Geological Congress (en) Traduki
International Commission on the History of Geological Sciences (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Poŝtmarko de Barato eldonita sojle de 22-a Internacia Geologia Kongreso en 1964.

La Internacia Unio de Geologiaj Sciencoj (angle International Union of Geological Sciences, akronime IUGS) estas internacia ne-registara organizaĵo kiu estas dediĉita al internacia kunlaboro en la kampo de geologio [1]. Ĝi estas unu el la plej grandaj neregistaraj esplororganizoj en la mondo. Aktuale en 2023, ĝi reprezentas pli ol unu miliono da geoscientistoj ĉirkaŭ la mondo [2].

La IUGS estis fondita en Parizo en marto 1961. Ĉiu geosciencisto povas iĝi membro per membreco en nacia geoscienca societo. Ĝi sponsoras kaj kunordigas la Internacian Geologian Kongreson, kiu okazas ĉiujn kvar jarojn. Por antaŭenigi rektan kunlaboron inter sciencistoj de malsamaj nacioj, la IUGS fondis la Internacian Geologian Korelacian Programon (IGCP) en 1972 (ekde 2003 Internacia Geoscienca Programo) [3]. Ekde 1972, 572 individuaj programoj ricevis financan subtenon.

La asocio estas membro de la Internacia Scienca Konsilio [4].

La IUGS kaj Unesko iniciatis la Internacian Jaron de Planedo Tero 2008.

  1. International Union of Geological Sciences, International Union of Geological Sciences, http://www.iugs.org, retrieved 6 June 2012 
  2. Hunt, Katie, "Scientists say they’ve found a site that marks a new chapter in Earth’s history", CNN, 11 July 2023.
  3. A Brief history of the IUGS, International Union of Geological Sciences, archived from the original on 2019-10-21, https://web.archive.org/web/20191021072356/http://iugs.org/index.php?page=history, retrieved 6 June 2012 
  4. International Union of Geological Sciences (IUGS), International Science Council, https://council.science/member/iugs-international-union-of-geological-sciences/, retrieved 5 September 2023 

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search